ESPERANTO-DOMO en KIOTO
(japane: Esperanto-Kaikan エスペラント会館)

Esperanto-Domo estas publika domo kun kvar kunsid-ĉambroj.
Administras ĝin privata persono.
Ne nur esperantistoj, sed ankaŭ ne-esperantistaj grupoj disponas la ĉambrojn kontraŭ pago.

Esperantistoj kunvenas tie en ĉiu merkredo, 14:00-16:00 kaj 19:00-21:00.
Ne ĉiam esperantisto deĵoras. Informu pri via vizito anticipe per reta letero.
La domo estas fermita en jenaj tagoj:
en ĉiu mardo
13-16 de aŭgusto
26-31 de decembro, 1-5 de januaro.

Kiel atingi la domon?
Antaŭ la stacidomo Kioto (en la norda flanko, kie troviĝas Kiota Turo) prenu buson n-ro 50, kies fina haltejo estas "Kitano-Temmangu Ritsumeikan-Daigakumae". Eliru el la buso ĉe la 4-a haltejo "Gojo- Nishinotoin [goĵoo niŝinotooin] ".
Se la aŭtoj glate iras sur la strato, oni bezonas 10 minutojn aŭ malpli por veturi tien de la stacidomo.
De la bushaltejo paŝu kelkajn minutojn en la direkto, kien la buso iras, trans larĝa strato. Atente rigardu la domojn por ne preterpasi, ĉar la domo estas tre malgranda!

retadreso:esperantokaikan@yahoo.co.jp
poŝtkodo:600-8455
adreso:Kyoto-si Simogyô-ku Nisinotôin-Gozyô agaru Yawata-tyô 537-6
telefono+fakso: +81 75 343 3120

Skizo de stratoj

Se vi prenos taksion, indiku la lokon jene:
Niŝinotooin-Goĵoo-agaru-niŝigawa
Kioto-anoj indikas lokon per nomo de stratoj. Ne per unu strato kiel en eŭropaj urboj, sed per du stratoj simile al koordinato matematika.
"Niŝinotooin" estas nord-suda strato kaj "Goĵoo" estas orient-okcidenta strato. Per la du nomoj oni difinas la vojkrucon. "Agaru" sifnifas "norden (de la vojkruco) kaj "niŝigawa" signifas "okcidenta flanko".

al japanlingva paĝo