Taglibro en Esperanto (utf-8) 
セツコのエスペラント日記(字上符文字版)
Saluton! Mi estas Setuko, 63-jara ina esperantisto en Kioto, Japanio.
Jen estas mia taglibro. Mi esperas, ke ĝi helpos kiel legaĵo por komencantoj.
いらっしゃいませ。京都に住んでいるセツコと申します。
ここにあるのはわたしの日記です。エスペラント初心者のみなさんの読み物として、お役に立てばいいなと思っています。
Sendu vian opinion aŭ kritikon al: setukoXXXs8.dion.ne.jp
(metu @ anstataŭ XXX)
Se la supersignitaj literoj ne legeblas, aliru al:
taglibro en x-literoj
エスペラントについてのお問い合わせはこちらへ 日本エスペラント学会
関西地方のエスペラント活動の情報は 関西エスペラント連盟
miaj fotoj
===Taglibro===
(renovigita en la 11-a de januaro 2009)
2009-01-10 sabato
Okazis semajna kunveno en kafejo. Kunvenis 7 esperantistoj.
Unu el ili, s-ino U, partoprenis en transjara kurso, kiun okazigis EPA (Esperanto-Populariga Asocio). Ŝi rakontis, ke la kurso tre prosperis kun proksimume cent partoprenantoj kaj bonaj gvidantoj. La gvidanto de ŝia klaso estis svisa sinjorino. La gvidado estis severa, sed tre interesa, ŝi diris.
2009-01-09 vendredo
Matene du iamaj najbarinoj vizitis min.
Antaŭ tri jaroj mi loĝis en la urbo Uzi[uĝi] kaj tie mi gvidis grupon de dommastrinoj, kiuj interesiĝis pri komputilo. Ilin mi instruis pri bazaj teknikoj de "Word", "Excel" kaj "Paint". Du el la lernantoj vizitis min hodiaŭ por scii, kiel mi fartas.
Ili diris, ke ili daŭre ĝuas manipuladon de komputilo kaj utiligas la lernitajn sciojn en diversaj okazoj. Ŝajnas, ke mia instruado helpis al ili.
2009-01-08 ĵaŭdo
Hieraŭ la partoprenantoj en kunveno de Kioto-Esperanto-Societo preparis informilon pri baldaŭa jarkunsido.
Hodiaŭ mi kopiis la informilon sur poŝtkartoj por dissendi al la membroj.
Ne facilas kopii skribaĵon sur poŝtkartoj kun respondilo. Mi devis esti atentema por ne erari la flankojn.
2009-01-07 merkredo
Vespere okazis semajna kunveno de Kioto-Esperanto-Societo.
Kvar membroj kunvenis. Ni interkonsiliĝis pri jarkunsido de la societo, kiun ni havos en la postvenonta dimanĉo.
Pri la loko kaj tempo de la kunsido ni jam sciigis al la membroj de la societo en la lasta monato. Hodiaŭ ni parolis pri detala programo de la kunsido.
2009-01-06 mardo
Dum la tago mi laboris en la oficejo de KLEG (Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj).
Hodiaŭ mi ne havis multajn laborojn.
Venis reta letero pri libromendo. La mendanto petis tri librojn, sed bedaŭrinde du el ili ne troviĝis en la stoko. Mi elsendis nur unu libron al la mendanto.
Vespere okazis semajna kunveno de Uĵi/Ĵoojoo-Esperanto-Rondo. Kunvenis kvar membroj. Ni kune legis "Raportoj el Japanio 11".
Unu el la membroj parolis, ke li gvidis koreajn esperantistojn en la urbo Kioto. Ili partoprenis en la Transjara Kursokunveno de EPA (Esperanto-Populariga Asocio) kaj post tio turismis en Kioto.
2009-01-05 lundo
Mi vizitis teatron en la urbo Takarazuka por ĝui muzikan teatraĵon.
La prezentaĵo estis "La granda reĝo kaj kvar dioj (太王四神記)". Origine ĝi estas fantazia dramo por televido farita en Koreio. Ankaŭ en Japanio oni elsendis la dramon, sed mi ne vidis ĝin.
La prezentaĵo estis bela kaj la aktorinoj estis tre ĉarmaj.
Tamen la historio estas tro komplika por kompreni per unufoja vido. Mi volas vidi ĝin refoje, se mi havos ŝancon. Ĉu mi povos trovi tempon por tio? Oni prezentos la teatraĵon ĝis la 2-a de februaro en la sama teatro kaj poste la prezento okazos en Tokio.
Hodiaŭ mi ricevis la januaran numeron de Monato.
2009-01-04 dimanĉo
En la komenco de la venonta februaro KLEG (Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj) okazigos Vintran Lernejon, dutagan kursaron. Hodiaŭ s-ro T, la organizanto de la kursaro, sendis la liston de aliĝintoj. Partoprenos 33 personoj inkluzive 4 gvidantojn. Kiam li proponis ĉi tiun kursaron, mi timis, ke nur malmultaj aliĝos. Nun ĝi havos pli ol 33 partoprenantojn kaj mi estas trankvila. Dankon al la organizantoj kaj la gvidantoj!
2009-01-03 sabato
Mi partoprenis en funebro de mia onklino, kiu forpasis en la 31-a de decembro en 86jara aĝo.
Pli ol 200 homoj kunvenis kaj funebris ŝin. Sep budhismaj bonzoj deklamis sutrojn. En la deklamado ili menciis pri ŝia vivo, ekzemple ke ŝi amis labori en florĝardeno.
Post la funebra ceremonio ĉirkaux 50 parencoj kaj ŝaj intimaj amikoj sekvis la ĉerkon al la kremaciejo.
2009-01-02 vendredo
Dum kelka tempo mi laboris en la oficejo de KLEG (Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj).
La oficejo estas fermita ĝis la 4-a de januaro, sed ankaŭ dum la fermitaj tagoj venas poŝtaĵoj. Precipe en la jarfino kaj jarkomenco poŝtaĵoj estas multaj, ĉar la membroj sendas kotizon per poŝta ĝiro. Mi laboris pri multaj ĝiriloj.
Post la laboro en la oficejo mi veturis al la urbo Hirakata. Tie okazis funebro de mia onklino.
La funebran ceremonion ni havos morgaŭ, sed ankaŭ hodiaŭ la parencoj kolektiĝis kaj budaismaj bonzoj preĝis por la forpasinto.
Mi aŭskultis pri la lastaj tagoj de la onklino, pri kiuj parolis ŝiaj filoj.
2009-01-01 ĵaŭdo
Komenciĝis la nova jaro.
Kutime en la unua de januaro mi telefone reciprokas novjaran saluton kun miaj patrino kaj gefratoj.
Tamen ĉi-jare mi ne faris tion. Hieraŭ, en la 31-a de decembro, mia onklino forpasis. Ni nun estas en funebro. Anstataŭ novjara saluto interkonsiliĝo pri la funebraj aferoj estas ripetataj per telefono inter ni.
Kiel en aliaj jaroj mi ricevis novjarajn kartojn. Pli ol duono estis de esperantistoj. La aliaj estas de ekskolegoj, parendoj kaj malnovaj amikoj.
Multaj el ili estis ilustritaj per bildo de bovo, ĉar ĉi tiu jaro estas jaro de bovo en orienta Azio.