Taglibro en Esperanto 2009
セツコのエスペラント日記 (代用表記)

Saluton! Mi estas Setuko, 63-jara ina esperantisto en Kioto, Japanio.

Jen estas mia taglibro. Mi esperas, ke gxi helpos kiel legajxo por komencantoj.
いらっしゃいませ。京都に住んでいるセツコと申します。

ここにあるのはわたしの日記です。エスペラント初心者のみなさんの読み物として、お役に立てばいいなと思っています。

Sendu vian opinion aux kritikon al: setukoXXXs8.dion.ne.jp

(metu @ anstataux XXX)

Skribo per supersignitaj literoj kun la sama enhavo estas en la pagxo: taglibro en UTF-8

エスペラントについてのお問い合わせはこちらへ 日本エスペラント学会 
関西地方のエスペラント活動の情報は         関西エスペラント連盟

miaj fotoj
===Taglibro===
(renovigita en la 11-a de januaro)

2009-01-10 sabato

Okazis semajna kunveno en kafejo. Kunvenis 7 esperantistoj.
Unu el ili, s-ino U, partoprenis en transjara kurso, kiun okazigis EPA (Esperanto-Populariga Asocio). Sxi rakontis, ke la kurso tre prosperis kun proksimume cent partoprenantoj kaj bonaj gvidantoj. La gvidanto de sxia klaso estis svisa sinjorino. La gvidado estis severa, sed tre interesa, sxi diris.
2009-01-09 vendredo

Matene du iamaj najbarinoj vizitis min.
Antaux tri jaroj mi logxis en la urbo Uzi[ugxi] kaj tie mi gvidis grupon de dommastrinoj, kiuj interesigxis pri komputilo. Ilin mi instruis pri bazaj teknikoj de "Word", "Excel" kaj "Paint". Du el la lernantoj vizitis min hodiaux por scii, kiel mi fartas.
Ili diris, ke ili dauxre gxuas manipuladon de komputilo kaj utiligas la lernitajn sciojn en diversaj okazoj. Sxajnas, ke mia instruado helpis al ili.
2009-01-08 jxauxdo

Hieraux la partoprenantoj en kunveno de Kioto-Esperanto-Societo preparis informilon pri baldauxa jarkunsido.
Hodiaux mi kopiis la informilon sur posxtkartoj por dissendi al la membroj.
Ne facilas kopii skribajxon sur posxtkartoj kun respondilo. Mi devis esti atentema por ne erari la flankojn.
2009-01-07 merkredo

Vespere okazis semajna kunveno de Kioto-Esperanto-Societo.
Kvar membroj kunvenis. Ni interkonsiligxis pri jarkunsido de la societo, kiun ni havos en la postvenonta dimancxo.
Pri la loko kaj tempo de la kunsido ni jam sciigis al la membroj de la societo en la lasta monato. Hodiaux ni parolis pri detala programo de la kunsido.
2009-01-06 mardo

Dum la tago mi laboris en la oficejo de KLEG (Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj).
Hodiaux mi ne havis multajn laborojn.
Venis reta letero pri libromendo. La mendanto petis tri librojn, sed bedauxrinde du el ili ne trovigxis en la stoko. Mi elsendis nur unu libron al la mendanto.

Vespere okazis semajna kunveno de Uxji/Jxoojoo-Esperanto-Rondo. Kunvenis kvar membroj. Ni kune legis "Raportoj el Japanio 11".
Unu el la membroj parolis, ke li gvidis koreajn esperantistojn en la urbo Kioto. Ili partoprenis en la Transjara Kursokunveno de EPA (Esperanto-Populariga Asocio) kaj post tio turismis en Kioto.
2009-01-05 lundo

Mi vizitis teatron en la urbo Takarazuka por gxui muzikan teatrajxon.
La prezentajxo estis "La granda regxo kaj kvar dioj (太王四神記)". Origine gxi estas fantazia dramo por televido farita en Koreio. Ankaux en Japanio oni elsendis la dramon, sed mi ne vidis gxin.
La prezentajxo estis bela kaj la aktorinoj estis tre cxarmaj.
Tamen la historio estas tro komplika por kompreni per unufoja vido. Mi volas vidi gxin refoje, se mi havos sxancon. Cxu mi povos trovi tempon por tio? Oni prezentos la teatrajxon gxis la 2-a de februaro en la sama teatro kaj poste la prezento okazos en Tokio.

Hodiaux mi ricevis la januaran numeron de Monato.
2009-01-04 dimancxo

En la komenco de la venonta februaro KLEG (Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj) okazigos Vintran Lernejon, dutagan kursaron. Hodiaux s-ro T, la organizanto de la kursaro, sendis la liston de aligxintoj. Partoprenos 33 personoj inkluzive 4 gvidantojn. Kiam li proponis cxi tiun kursaron, mi timis, ke nur malmultaj aligxos. Nun gxi havos pli ol 33 partoprenantojn kaj mi estas trankvila. Dankon al la organizantoj kaj la gvidantoj!
2009-01-03 sabato

Mi partoprenis en funebro de mia onklino, kiu forpasis en la 31-a de decembro en 86jara agxo.
Pli ol 200 homoj kunvenis kaj funebris sxin. Sep budhismaj bonzoj deklamis sutrojn. En la deklamado ili menciis pri sxia vivo, ekzemple ke sxi amis labori en florgxardeno.
Post la funebra ceremonio cxirkaux 50 parencoj kaj sxiaj intimaj amikoj sekvis la cxerkon al la kremaciejo.
2009-01-02 vendredo

Dum kelka tempo mi laboris en la oficejo de KLEG (Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj).
La oficejo estas fermita gxis la 4-a de januaro, sed ankaux dum la fermitaj tagoj venas posxtajxoj. Precipe en la jarfino kaj jarkomenco posxtajxoj estas multaj, cxar la membroj sendas kotizon per posxta gxiro. Mi laboris pri multaj gxiriloj.

Post la laboro en la oficejo mi veturis al la urbo Hirakata. Tie okazis funebro de mia onklino.
La funebran ceremonion ni havos morgaux, sed ankaux hodiaux la parencoj kolektigxis kaj budaismaj bonzoj pregxis por la forpasinto.
Mi auxskultis pri la lastaj tagoj de la onklino, pri kiuj parolis sxiaj filoj.
2009-01-01 jxauxdo

Komencigxis la nova jaro.
Kutime en la unua de januaro mi telefone reciprokas novjaran saluton kun miaj patrino kaj gefratoj.
Tamen cxi-jare mi ne faris tion. Hieraux, en la 31-a de decembro, mia onklino forpasis. Ni nun estas en funebro. Anstataux novjara saluto interkonsiligxo pri la funebraj aferoj estas ripetataj per telefono inter ni.

Kiel en aliaj jaroj mi ricevis novjarajn kartojn. Pli ol duono estis de esperantistoj. La aliaj estas de ekskolegoj, parendoj kaj malnovaj amikoj.
Multaj el ili estis ilustritaj per bildo de bovo, cxar cxi tiu jaro estas jaro de bovo en orienta Azio.